변칙 개체-EO
평가: 0+x

Antaŭparolo: La Esperanto-Filio de la Fondaĵo SCP jam malkovris konsiderindan kvanton da objektoj, kio estas simple tro senutilaj por meriti plian atenton. Tiu dokumento listigas tiujn objektojn, kio instigis scivolon. Ĝi eble estos uzata kiel rimedo, se kono de tiuj objektoj fariĝos utila aŭ necesa estontece.
– D-ro █████ █████, Estro de Esploro, Situo ██-EO

서문: SCP 재단의 에스페란토 지부는 더 이상의 신경을 쓰기에는 너무 쓸모없는 물체들을 꽤 많이 발견했습니다.
█████ █████ 박사, 제██-EO기지 지도 연구원

Objekta Priskribo: Bronza statuo de L. L. Zamenhof. Kiam la objekto estas fizike kontaktita, neidentigita vira voĉo krios "Ĉiuj por la Fina Venko".
Reakira Dato: 12-15-2019
Reakira Loko: ████████, Pollando
Nuna Kondiĉo: En konservado.

물체 설명: L. L. 자멘호프의 동상. 다른 물체와 물리적으로 접촉할 때, 신원불명의 남성 목소리가 "Ĉiuj por la Fina Venko"라고 외친다.
회수 일자: 2019-12-15
회수 장소: 폴란드, ████████
현 상태: 보관됨.

Objekta Priskribo: Kristnaska arbo kies folioj ruĝiĝas en la 25-a de Decembro.
Reakira Dato: 12-25-2021
Reakira Loko: ██████, Rusio
Nuna Kondiĉo: En konservado.

물체 설명: 12월 25일에 잎이 붉어지는 크리스마스 트리.
회수 일자: 2021-12-25
회수 장소: 러시아, ██████
현 상태: 보관됨.

Objekta Priskribo: ██ kondomoj etikeditaj kiel "-in". Korekte porti la objekton kaŭzas tujan malaperon de vira seksorgano.
Reakira Dato: ██-██-████
Reakira Loko: [REDAKTITA]
Nuna Kondiĉo: Konservate en Situo [DATENOJ FORIGITAJ]-EO.
Notoj: Bedaŭrinde ne estas "-iĉ" kondomoj.

물체 설명:
회수 일자:
회수 장소:
현 상태:
노트: 유감이지만 "-iĉ"1 콘돔은 없습니다.

Objekta Priskribo: Homecaj intelektaj vivaĵoj kiel krokodiloj. Kiam personaro parolas al ili, ili ĉiam ripete respondas "saluton" per malsamaj tonoj. Laŭ konjekto, eble tio ĉi estas ilia denaska lingvo.
Reakira Dato: ██-██-████
Reakira Loko: [DATENOJ FORIGITAJ]
Nuna Kondiĉo: Kunvenante en [REDAKTITA], sub gvatado de la Fondaĵo.
Notoj: Monstre. Ĉu ne?

물체 설명:
회수 일자: ████-██-██
회수 장소: [데이터 말소]
현 상태:
노트: 괴물이지, 안 그래?

Objekta Priskribo: Ekzemplero de la Unua Libro. Ajna vortero ekster la vortaro de la Unua Libro ne povas esti uzata en ĝia priskribo. Estas nesciate, ĉu propraj nomoj estas esceptoj.
Ekhava Tago: ██-██-████
Ekhava Loko: [VORTOJ FORIGITAJ]
Nuna Kondiĉo: En konservado.
Aldono: Malaminda devenisto.

물체 설명: 제1서2의 복사본.
회수 일자: ██-██-████
회수 장소:
현 상태:

Objekta Priskribo: Amorfa dudimensia vivaĵo, kiu nur povas vivi sur ekrano. La objekto estas neobservebla en la kondiĉo, ke observanto ne vestas okulvitrojn. Sed se observanta, observanto neinhibicieble rigardos ĝin kiel sia amato, kaj tial elspezos ĉion por ĝi, inklude de [REDAKTITA].
Reakira Dato: ██-██-2020
Reakira Loko: ████, Japanio
Nuna Kondiĉo: Entenate sur la ekrano de unu komputilo, Situo-██-EO
Notoj: [VORTAĈOJ FORVIŜITAJ], ĉu ĉiuj vivaĵoj estas viaj edzinoj?
Ŝin mi eterne amas.— D-ro Wang

Objekta Priskribo: Homecaj individuoj kun samaj uniformoj, kies cerboj estas anstataŭigitaj per mikrokomputiloj. Kaj nedemeteblaj maskoj estas metita sur iliaj vizaĝoj. Ĉiam ajn, senkonscie ili ĉiel faras ĉian laboradon, eĉ kiam tiu laborado estas fatala. La ago estas nehaltebla, eĉ se personaro uzus [DATENOJ FORIGITAJ].
Reakira Dato: 05-01-████
Reakira Loko: Rubejo apud la kompanio [REDAKTITA], █████
Nuna Kondiĉo: Entenate en Situo-██-EO
Alaĵo:

D-ro: Kial vi tiel faras?
Individuo: Donu al mi laboron aŭ donu al mi morton!

Objektopriskribo: Artikolparagrafo kun nenormalmemeo. Influato eraropinios, ke li tutscias Esperantvortfaradon, kaj intencos multe da artikolskribadado per la vortfarado.
Reakirdato: 03-11-████
Reakirloko: Iu Esperantlernoretejo
Nunkondiĉo: Entenate ensituo-██-EO-e
Notoj: Mi tutsciverŝajnas.

ERROR

The Aurorapshere's portal does not exist.


오류: Aurorapshere 사용자의 포털 페이지가 존재하지 안습니다. 이용 안내를 참조해 포털 페이지를 작성하세요.


이용 안내

  1. portal:computerwelt ( 08 Jan 2021 15:45 )
따로 명시하지 않는 한에서 이 사이트의 모든 콘텐츠는 다음의 라이선스를 따릅니다: Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License